Galjardo (france: galliarde; itale. gagliarda) estis danco en rapida triotakto disvastigita ekde 1400 en Francio, kiel saltodanco ofte kombinita kun pli malrapida paŝodanco. Kiel dancoparo pavano - galjardo kerna movimento de la instrumenta suito ĝi poste estis anstataŭita de la korento.
Je la komenco popoldanco, la galjardo disvastiĝis ĝis fine de la 15-a jarcento ankaŭ je vmulaj eŭropaj kortegoj. En la danclibroj de la 16-a jarcento (ekz. de Pierre Attaingnant aŭ Thoinot Arbeau) estas priskribitaj abundaj variaĵoj de ĉi tiu danco. Baza paŝo estas la cinque-pas (eo: kvin paŝoj), konsistaj el kvar etaj saltoj, alterne de la maldekstra sur la dekstran piedon, je kio la ĉiufoje alia piedo estas direktita antaŭen en la aero. La kvina fina paŝo nomiĝas kadenco: oni kondukas per iomete granda salto la antaŭan piedon malantaŭen kaj metas ĝin oblikve dislokita. La galjardon oni dancis kaj sole kaj ankaŭ per partnero, en kortega kunteksto ĉiam kun partnero.
Famaj kaj fervoraj galjardodancantoj estis ekz. reĝino Elizabeto la 1-a de Anglio kaj Juan José de Austria.