Gaua | ||
---|---|---|
La lago Letas kaj la monto Garet | ||
insulo | ||
Situo | Pacifika Oceano/Korala Maro | |
Insularo | Banks-insularo | |
Geografia situo | 14° 16′ S, 167° 31′ O (mapo)-14.265277777778167.51944444444797Koordinatoj: 14° 16′ S, 167° 31′ O (mapo) | |
| ||
Longo | 21 km | |
Larĝo | 20 km | |
Areo | 328,2 km² | |
Plej alta loko | Garet 797 m | |
Ŝtato | Vanuatuo | |
Teritorio | Provinco Torba | |
Loĝantaro | 2 491 (2009[1]) 7,6 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Jolap | |
Mapo de Gaua | ||
Gaua estas insulo de norda Vanuatuo. Kun surfaco je 328,2 km2[2], ĝi estas la dua plej granda de la Banks-insularo (post Vanua Lava). En 2009 ĝi havis 2 491 loĝantojn[1].
Ĝia plej alta pinto, la monto Garet, estas aktiva vulkano, kiu erupciis de la 29-a de septembro 2009 ĝis septembro 2010[3]. Centre de la vulkano troviĝas kaldero parte plenigita de la lago Letas, la plej granda de Vanuatuo.
La loĝantoj parolas ses proprajn lingvojn[4].