Gemalto | ||
---|---|---|
Gemalto | ||
organizaĵo vd | ||
Dum | junio 2006 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia societo (nederlanda "nv") | |
Fondita | junio 2006 (per kuniĝo) | |
Sidejo | Amsterdamo | |
Lando | Nederlando | |
Estr(ar)o | Oliver Piou | |
Dungitoj | 10.000 | |
Spezosumo | 1,681 mrd. da eŭroj (2008) | |
Bilanco | 111,9 mio. da eŭroj (2008) | |
Agokampo | ico-kartoj | |
inteligenta memorkarto | ||
ISIN-kodo | NL0000400653 | |
Posedata de | Grupo Thales vd | |
filiaj kompanioj | Gemalto (Germany) • Gemalto (United Kingdom) • Gemalto (Israel) • Gemalto (France) • Netsize vd | |
Posedataj kompanioj | Monifa • Safenet vd | |
TTT | www.gemalto.com | |
Gemalto estas nederlanda akcia societo, kiu okupiĝas pri komputila kaj informadika sekureco. Ĝi produktas ico-kartojn, ekzemple por poŝtelefonoj, kreditkartoj kaj elektronike legeblaj pasportoj.
La societo ekestis en junio 2006 per kuniĝo de la luksemburga entrepreno Gemplus kaj la nederlanda Axalto. Ĝi aktivas en pli ol 100 landoj kaj havas mondan merkatparton pri ico-kartoj de ĉ. 50 %. En Eŭropo, pro forta konkurenco, tiu parto estas nur 30 %.