Geomuso (Geomys) estas mamulo el la ordo de ronĝuloj, familio de geomusedoj, foje kun apenaǔ videblaj oreloj, vivanta sur la stepoj, kie ĝi fosas reton da galerioj. Estas naǔ specioj en la genro. La tipa teritorio estas Nordameriko, ĉefe en Usono kaj kelkaj specioj en Meksiko.