Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.
Glaceo
La glaceo estas la vida percepto de la maniero, laŭ kiu mineralo rebrilas la lumon. Ĝi estas ĝenerale proporcia al la refrakta indico, sed ne dependas de la koloro. De ĝi venas la brileco de la gemoj.
Oni distingas tri ĉefajn tipojn de glaceoj:
metala glaceo: karakterizita per granda reflekta povo (0,4 al 0,6) de la surfaco, refrakta indico de 3 au pli kaj granda opakeco en la minerala volumeno. Tian glaceon havas la denaskajmetaloj, la sulfidoj (pirito, galeno), kelkaj metalaj oksidoj.
submetala glaceo : glaceo de iuj mineraloj, kiuj reflektas nur malmulte da lumo, kaj kies refrakta indico estas inter 2,6 kaj 3. Ekzemple: kuprito, cinabro, hematito.
nemetala glaceo: estas la glaceo de la travideblaj mineraloj, dividata en pluraj subtipoj: