La goliardio estas la tradicia spirito kiu vervigas la studantajn komunumojn, precipe en universitata medio, en kiu la neceson de studo akompanas la gusto de la transgreso, la uzo de la ironio, la plezuro de la kunestado kaj de la aventuro. Sed la akcento kutime falas sur volo ridi kaj elpensi kaj realigi ŝercojn. Foje ĉi tio albordiĝas en moralaj aŭ kontraŭleĝaj albordiĝoj. Tio tradicias ĉefe en universitataj etosoj de Italio, kaj partikulare en norda kaj centra Italio (Bolonjo, Modeno, Parmo, Padovo, Florenco, Torino, Triesto, inter aliaj). Ĵuse tiu movado aperis ankaŭ en la itallingva parto de Svisio (Tesino kaj Grisono).
La karakterizaj trajtoj de la fenomeno estas komunaj al diversaj grupoj de diversaj nacioj. Tiutipaj studantoj organiziĝas (kaj organiziĝis, per societoj. Ĉiu societo havas siajn regulojn, siajn heraldikajn simbolajn signojn dum estas uzata kutime la latina lingvo. La elstaruloj aŭ princoj de la goliardio kutime estas difinitaj kiel aŭ Plejalta Pontifiko, aŭ Granda Majstro, aŭ Granda Duko, aŭ abato, aŭ imperiestro, kaj oni lin salutas nur per la mankiso kaj per solena genuflekxo. Ilia precipa kaj komuna himno estas: Gaudeamus igitur kiel oficiala universitata himno en multaj tradiciaj landoj.