Haaga (svede Haga köping aŭ mallonge Haga, la nomo estas parenca al la esperanta vorto heĝo) estas eksa kampurbo de Finnlando kaj nuna urboparto en Helsinko en nordokcidenta parto de la urbo. La kampurbo Haaga estis ligita al Helsinko en 1946 same kiel Huopalahti, Kulosaari kaj Oulunkylä. En 2019 Haaga havis 27761 loĝantojn kaj la loĝanta denseco estis 5218/km². Laborlokoj en Haaga estas proksimume 10 200. La nuna urboparto Haaga konsistas el la areoj Pohjois-Haaga ((svede Norra Haga, norda Haaga), Etelä-Haaga (svede södra Haga, suda Haaga), Lassila (svede Lassas), Kivihaka (svede Stenhagen, "ŝtona loĝloko ĉirkaŭita de heĝo") kaj Pikku-Huopalahti (svede Lillhoplax, malgranda Huopalahti). Etelä-Haaga estas parka areo, kie estas etaj apartamentaj konstruaĵoj. Kivihaka inkludas 3–5-taĝajn apartamentajn konstruaĵojn, kiuj estas konstruitaj en la 1960-aj jaroj. En Pohjois-Haaga estas ankaŭ 10–12-taĝaj domoj. En Lassila estas apartamentaj konstruaĵoj konstruitaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. En Haaga estas multaj lernejoj. De la areo Pikku-Huopalahti (svede Lillhoplax), nun la plej suda areo de la urboparto Haaga, estas kvin kilometroj suden kaj minimume orienten ĝis la ĉefstacidomo de Helsinko.