Handroanto | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Floranta handroanto de la specio Handroanthus serratifolius
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La handroantoj estas genro de florplantoj en la familio bignoniacoj,[1] konsistanta el 30 specioj. Ĉiuj estas arboj. Ili havas multajn etnolingvajn nomojn, interalie lapacho (hispane), puy (hispane), cañahuate (hispane), ipê (portugale), pau d'arco (portugale) kaj poui (angle). La genronomo Handroanthus devenas de neniam ĝenerale akceptita klasifiko proponita en 1970, kaj estis revivigita en 2007 kiam oni trovis ke la genro Tabebuia, en kiu la handroantoj estis inkludataj, ne estis monofiletika je sia tiama difino.
Handroantoj estas indiĝenaj en Latinameriko de Centra Ameriko ĝis norda Argentino, Paragvajo, kaj Ĉilio, kun unu specio (Handroanthus billbergii) ankaŭ en la Antiloj. Ili ofte estas kultivataj malproksime de sia natura arealo kiel ornamarboj pro siaj grandaj kaj belaj floroj. Ili facile ennaturiĝas kie ili estas enmetitaj tial, ke iliaj semoj estas abunde produktataj kaj disportataj de vento.[2] Pluraj specioj estas gravaj fontoj de konstruligno.[3] Handroantoj estas uzataj plurmaniere en kuracado, sed ĝiaj efikoj kaj kromefikoj ne estas rigore studitaj.