Hangaro laŭ la Reta Vortaro de Esperanto estas "granda konstruaĵo, taŭga por ŝirmi kaj enteni balonojn aŭ aviadilojn".[1] Same ĝi povas enteni helikopterojn, aerŝipojn aŭ kosmopramojn. Kutime temas pri granda halo el metalo, ligno aŭ betono flanke de flughaveno, de armea aerbazo aŭ de kroma aerodromo. Sur aviadila ŝipo la tie tenataj aviadiloj same stokiĝas en hangaroj.
Laŭ Francisko Azorín hangaro estas Flugstacio. Halo por la aviadiloj en la aerodromoj.[2] Li indikas etimologion el latina angarium.[3]