En probablo-teorio, hazardoprovo aŭ hazardoprova eksperimento estas matematika modelo de reala eksperimento, kies rezulton maleblas precize antaŭdiri. Tiu modelo devas kontentigi jenajn postulojn:
Ĉiu provo produktas ekzakte unu rezulton, kvankam tian provrezulton oni povas rigardi parto de pluraj okazoj, kiujn oni rigardos okazintaj ĉe tiu provo.
Ekz-e se la provo konsistas en tio, ke oni tiras ludkarton el kartaro, tiam la provrezulto «kera reĝo» povas respondi al la okazoj «ruĝa emblemo», «kera karto», «figuro», «reĝo».
Simbolaron de tia modelo de hazardoprova eksperimento vidu ĉe probablospaco.