Hedemora estas urbo en orienta centra Svedio. Ĝi apartenas al la historia regiono Dalekarlio kaj al la moderna provinco Dalarnas län, kaj estas la centro de samnoma komunumo Hedemora. Fine de 2023 en la urbo vivis 7 461 loĝantoj sur areo de 585 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 13 loĝantoj/km². Malgraŭ ĝia malgranda populacio, Hedemora estas pro historiaj kialoj daŭre referita kiel urbo, kaj ricevinte urborajtojn en 1446 estas la plej malnova urbo en la provinco, la sola mezepoka.