La Heimlich-manovro aŭ Hajmliĥ-manovro estas vivsava tuj-ago ĉe minacanta sufokiĝo pro ŝtopiĝo de la spirvojo. Ĝi estis unuafoje priskribita en 1974 fare de la malkovrinto, la usona kuracisto Henry J. Heimlich. Oni provas per premo de la abdomeno estigi tropremon en la korpo kaj tiel forigi la fremdajn korpon el la spirvojo.
Alia metodo estas forta bato je la interŝultra zono. Okaze de senkonscia paciento, oni devas-povas uzi koran-pulman revivigon.