Hejmsopiro (en iuj lingvoj: Hejmmalsano) estas aro da sentoj, kiuj povas varii de aflikto aŭ malĝojo, ekestiĝantaj kaŭze de la fizika distanco de la patria medio aŭ de loko de emocia valoro. La sopiroj foje estas akompanataj de sentoj de angoro kaj depresio. Ĉi tiuj simptomoj povas esti mildaj, sed ankaŭ severaj. Hejmsopiro povas daŭri kelkajn tagojn, ĝis la persono alkutimiĝas al sia nova medio, sed povas daŭri por multe pli longa tempo.