![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Hiacintuloj aŭ hiacintaj araoj (Anodorhynchus) estas genro de grandaj bluaj papagoj el tribo Arini. Ĝi enhavas du vivantajn speciojn (kutima hiacintulo kaj indiga hiacintulo) kaj unu supozeble formortintan specion (griza-blua hiacintulo). Kutima hiacintulo estas la plej granda papago laŭ longo kaj la plej peza fluganta papago (kakapo pezas pli sed ne flugas). Griza-blua kaj indiga hiacintuloj nestas en klifoj kaj kutima hiacintulo plejparte nestas en arbotruoj. Ĉiuj la tri specioj manĝas plejparte fruktojn de kelkaj specioj de palmoj, aparte tiujn de Acrocomia aculeata, Attalea phalerata, Butia yatay kaj Syagrus coronata.
Kvankam hiacintuloj ĝenerale estis konataj de zoologoj almenaŭ ekde la 1790-aj jaroj, precizaj lokoj de iliaj arealoj restis longe nekonataj. La endemia habitato de la indiga hiacintulo estis nur malkovrita de scienculoj en 1978.[1]
Griza-blua hiacintulo malaperis kaj verŝajne formortis iam en la 19-a jarcento pro senarbarigo por agrikulturaj celoj kaj formanĝo de jataj-palmoj (Butia yatay) far bruto,[2][3] sed onidiroj pri ĝia travivo ĝis nun iam aperas. Indiga hiacintulo ankaŭ estis tre proksima al formorto en fruaj 1980-aj jaroj, kiam nur restis ĉirkaŭ 60 birdoj en la mondo, sed ekde tiam ilia populacio kreskas ĝis ĉirkaŭ 1000 pro konservaj programoj. Kutima hiacintulo restas sufiĉe komuna en naturo, sed ĝia arealo fragmentiĝis je almenaŭ tri distingaj partoj: en suda Brazilio, en eosta Bolivio kaj en nord-eosta Paragvajo. Ĉiuj tiuj populacioj nuntempe malkreskas pro habitatdetruo kaj kaptado por dombesta komerco. Kiel dombirdo kutima hiacintulo estas sufiĉe kutima kaj multaj specianoj vivas en kapteco tra tuta la mondo.
Kaj kutima kaj indiga hiacintuloj estas listitaj en Apendaĵo 1 de CITES.