Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Hidalgo

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hidalgo (apartigilo).
Heraldika krono de hispana hidalgo

Hidalgo estis malalta nobelo de Hispanio. Ili ne devis pagi impostojn, tamen eble ili havis bienon aŭ aliajn malmultajn posedaĵojn. Pro la nedevigo pagi impostojn ili diferenciĝis el la impostuloj aŭ malalta popolo, de kiuj ili laŭ la riĉeco foje ne multe diferenciĝis. Jam ekde la 7-a jarcento ekzistas dokumentoj kiuj atestas pri ekzistado de tiuj malaltaj nobeloj.

La tipa hidalgo estas Don Kiĥoto, kiu estas iufoje konata kiel "La Hidalgo". En tiu verko kaj ankaŭ en la antaŭa Lazarillo aperas tiaj basnobeluloj kaj en postaj verkoj kiel kompatindaj roluloj kiuj ne havis riĉaĵojn kaj tamen devis aspekti kiel riĉuloj.

Multaj hidalgoj dum la 16-a jarcento kaj venontaj formigris el Hispanio al Ameriko por serĉi riĉaĵojn kiujn ili ne havis en Hispanio. Kelkaj el ili iĝis famaj konkeristoj de teritorioj nekonataj ĝistiame de eŭropanoj. Aliaj dum tiuj jarcentoj serĉis pli bonajn postenojn ĉu en la armeo (ekzemple en kampanioj en ItalioFlandrio) ĉu en la katolika eklezio.

En Asturio ili estis iam eĉ preskaŭ 80 % de la tuta loĝantaro kaj ankaŭ trois en aliaj nordaj regionoj. Je la 18-a jarcento estis preskaŭ duonmiliono da ili kaj pro tio, ke ili ne pagis impostojn, tio kaŭzis malmulte da damaĝo al la ŝtato. Pro tio ekis reformo kiu malpliigis ilin. Komence de la 19-a jarcento preskaŭ ne estis jam hidalgoj en Hispanio.


Previous Page Next Page






هيدالغو Arabic Fidalgu AST Идалго Bulgarian Hidalgo (noblañs) BR Hidalgo (noble) Catalan Hidalgo (šlechta) Czech Hidalgo CY Hidalgo (Adel) German Ιδαλγός Greek Hidalgo (nobility) English

Responsive image

Responsive image