Hierapoliso aŭ Hierapolo (antikve Hyerapolis) estis antikva greka urbo de la reĝlando Frigio en Malgrandazio, la hodiaŭa Turkio. La urbo situis ĉe monta deklivo super la kalkoŝtonaj terasoj de Pamukkale), en la valo de la rivero Hermos inter la urboj Sardeso kaj Apameia Kibotos. La loko jam dum la antikva epoko famis pro la varmaj mineralaj fontoj, kies akvo dum fluo kaj forvaporiĝo kreas imponajn blankajn kalkoŝtonajn terasojn. La (ne aldone hejtenda) akvo aparte servis por la farbado de lano: teksado kaj komercado pri teksaĵoj estis la bazo de la urba prospero.