Hinmatujalatkit | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 3-an de marto 1840 en Wallowa River | |
Morto | 21-an de septembro 1904 (64-jaraĝa) en Colville Indian Reservation | |
Etno | Usonaj indianoj vd | |
Lingvoj | nezperca vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Old Chief Joseph (en) vd | |
Gefratoj | Ollokot (en) vd | |
Infanoj | 1 | |
Profesio | ||
Okupo | gentestro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Hinmatujalatkit (aŭ Ĉefo Jozefo la pli juna, angle "Chief Joseph"; la propra nomo signifas "Tondro Malsuprenfluanta laŭ la Montdeklivo"), (1840 – 21-a de septembro 1904 estis tribestro de la Nezperca popolo en la regiono, kiu nun estas partoj de la usonaj ŝtatoj Oregono kaj Idaho. Oni nomis lin "Plijuna Jozefo" ĉar lia patro baptiĝis je tiu nomo ĉe katolika misiejo. Li estas fama pro sia penado vivteni kaj travivigi sian popolon kiam Usono (1877) forŝtelis la triban terenon. Oponante plenan militon kontraŭ la pli forta Usona armeo, li klopodis retretigi sian popolon ĝis Kanado, gvidante ilin tiudirekten trans pli ol 1500 kilometrojn tra Idaho kaj Montano. La armeo fine ĉirkaŭis kaj sieĝis la Nezpercojn nur 50 km for de la landlimo, kaj Hinmatujalatkit fine devis kapitulaci, eldirante faman paroladon en kiu aŭdiĝis jena konata alineo:
Usono malliberigis Hinmatujalatkiton en Kansaso kaj poste en Oklahomo, kaj finfine permesis ke li kaj liaj proksimuloj revenu al Vaŝingtonio (ankoraŭ ne al la propra teritorio, sed en por ili pli komforta klimato) en 1885, kie li mortis ankoraŭ ekzilito en 1904.