Hiperkapnio (greke hyper = "troa" kaj kapnos = "fumo") estas stato kie estas tro da karbona dioksido (CO2) en la sango. Karbona dioksido estas gasa produkto de la korpa metabolismo kaj normale estas forpelita tra la pulmoj.
La kaŭzo de hiperkapnio ĝenerale estas hipoventolado, pulma malsano, aŭ malpliiĝita konscio. Ĝi ankaŭ povas esti kaŭzata pro elmeto al medioj kiuj enhavas nenormalan altan koncentriĝon da CO2 (kutime pro vulkana aŭ geoterma kaŭzo), aŭ pro enspirado de elspirita karbona dioksido.
Simptomoj de frua hiperkapnio (ekz. kiam la arteria CO2 premo, PaCO2, estas plialtiĝinta sed ne ekstreme) inkluzive ruĝiĝinta haŭto, bone sentebla pulsbato, ekstrasistoloj, muskolaj ekspasmoj kaj eble plialtiĝinta sangopremo. Dum severa hiperkapnio (ĝenerale PaCO2 pli granda ol 10 kPa aŭ 75 mmHg), simptomatologiaj progresoj al misorientiĝo, paniko, hiperventolado, konvulsioj, senkonscio, kaj eventuale morto. Ĉe enspirada plonĝado, ĉi tiu efiko kelkfoje nomiĝas senkonsciiĝo pro malprofunda akvo.
Ĉe fermite sistema (oksigenuja) subakvado, elspirita karbona dioksido devas esti forigita el la spirada sistemo, kutime per t.n. frotbroso (angle:scrubber) kiu enhavas solidan ĥemian kunmetaĵon kun alta afineco por CO2. Se ĝi ne estas forigita el la sistemo, oni povas denove enspiri ĝin, kio kaŭzas altiĝon de la enspirita koncentriĝo.