Hirakoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Frua Eoceno - Lastatempa | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La hirakoj aŭ prokavioj estas familio (Procaviidae) de mamuloj de la ordo Hyracoidea (prokaviuloj). Ili estas distribuataj en Afriko kaj Arabio.
Kvankam la hirakoj gardas iun similan eksteran aspekton kun ronĝuloj kiel la kavio aŭ la marmoto, fakte ili estas speco de hufuloj. Nuntempe oni konsideras ilin kiel la plej proksimajn vivantajn parencojn al la elefantoj kaj la manatoj, eĉ se ilia fizika aspekto estas tre malsama, kaŭzita de la diverĝa evoluo.