Holstinio | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Flago | Blazono | ||
ŝtato de la Sankta Romia Imperio, ŝtato de la Germana Federacio 1815–1848 & 1850–1866 [+] | |||
Lando | Germanio | ||
Ĉefurbo | Glückstadt | ||
Vikimedia Komunejo: Duchy of Holstein [+] | |||
Holstinio (germane Holstein, platgermane: Holsten, dane Holsten, latine Holsatia) estas historia regiono en la nordo de Germanio kaj konsistigas la sudan parton de la nuna federacia lando Ŝlesvig-Holstinio. La nomo devenas de unu el la tri origine tie loĝintaj ĝermanaj triboj el la tribaro saksoj. Tiu tribo havis la nomon Holsaten aŭ Holtsassen, kio konsistas el la platgermanaj vortoj holt (altgermane Holz), "ligno" aŭ ĉi tie "arbaro", kaj saten aŭ sassen, "saksoj" - do la "arbaraj saksoj".