Homofonio (de greke homophōnía „egalsono“) estas nomo por plurvoĉa muzika tonmeta metodo, je kiu unu melodia voĉo gvidas akompanate de aliaj, voĉteknike subordigitaj voĉoj aŭ muzikiloj. Homofonio ekestis en la frubaroko kaj paralelpaŝas kun la ekesto de la opero. La teksto de la kantado devis komprenebli por la homoj, kio ne bone eblis je polifonia muziko. Evoluis monodia stilo. Al tio ankaŭ apartenas la ĝeneralbaso.