La infanprostituo estas moderna versio de sklaveco en kiu infanoj estas ekspluatataj sekse kun ekonomiaj celoj.[1]
La ĉefa kaŭzo atribuita kutime al la infan-prostituo estas malriĉeco, sed tamen, tiu ne estas la nura tialo ĉar la Nacia Centro por Perditaj kaj Ekspluatitaj Infanoj de Usono indikis, ke ankaŭ riĉaj landoj kiel Kanado same suferas tiun problemon kaj grandprocente.[2]
La infanprostituo estas malpermesita en la granda majoritato de landoj, sed tio ne malebligis ke la problemo daŭre kreskas ĝis iĝi socia problemo de tutmonda nivelo, kio rezultas en malprogreso kaj en la socioj kaj en la disvolvigo de la infanoj.[3]
Studoj de UNICEF kalkulas, ke en landoj de Suda Azio proksimume 1 miliono da infanoj estas ekspluatataj sekse kaj kelkaj centoj da miloj vivas en la sama situacio en Eŭropo, Latinameriko kaj Afriko kaj sammaniere ĵuse oni indikas al Meksiko kaj ĝenerale al Latinameriko kiel preferataj lokoj por pedofilio.[4]