Inozino | |||
Plata kemia strukturo de la Inozino | |||
Tridimensia kemia strukturo de la Inozino | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 58-63-9 | ||
ChemSpider kodo | 5799 | ||
PubChem-kodo | 6021 | ||
Merck Index | 15,5018 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blanka aŭ flaveca solidaĵo | ||
Molmaso | 268.229 g·mol-1 | ||
Fandpunkto | 218 °C | ||
Bolpunkto | 226 °C | ||
Memsparka temperaturo | 397 °C | ||
Acideco (pKa) | 6.94[1] | ||
Solvebleco | Akvo:15.8 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | 20 x 103 mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Riskoj | R36/37/38 [2] | ||
Sekureco | S24/25 S36 S26 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Averto | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H341[3] | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P264, P270, P281, P301+312, P308+313, P330, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Inozino estas purina nukleozido kiu formiĝas kiam hipo-ksantino aneksiĝas al riboza ringo pere de β-N9-glukozida ligilo. Ĝi estas antaŭanto de la adenozino kaj grava molekulo respondeca pri la ĉelenergio. Inozino povas troviĝi en la gistoj kaj viando-derivaĵoj, tiaj kiaj hepatoj kaj renoj kaj disponeblas kiel nutro-suplemento en ĝia purigita formo. Inozino agas kiel potenca vazo-dilatiga substanco kun antioksidigaj proprecoj. Inozino elmontras pozitivan inotropan aktivecon[4] sur kormuskoloj kaj povas antagonizi la maritmecoj kaŭzataj de la fitokemiaĵo konata kiel oŭabaino. [5].
Dietaj suplementaĵoj enhavantaj inozinon ofte komerciĝas por altigo de la energiniveloj, rezistokapablo, plibonigo en la produktado de adenozina trifosfato (aŭ ATP) kaj korfunkcioj, samkiel reduktigo de akumulado da laktata acido dum intensaj ekzercoj. Multaj el la efikoj atribuataj al inozino devenas el ĝia potenca rolo je altigo da iu komponaĵo konata kiel 2,3-du-fosfo-glicerato' (aŭ DFG) en la ruĝceloj. Plibonigitaj niveloj de tiu substanco faciligas la liberon de la oksigenaj funkcioj de la sangoĉeloj en la histojn kaj teorie, tio permesas altigon de energigenerado, rezultante en la eliminigo de laktataj acidoj kaj plibonigante ĝeneralan fizikagadon.