Instrumentoscienco estas akademia natur- kaj mensoscienca fako pri esploro, dokumentado kaj instruo de muzikinstrumentoj. Ĝi sin subdividas en:
- Historia instrumentoscienco esploras malnovajn muzikilojn kaj muzikilajn familiojn kaj observas iliajn evoluojn dum la paso de la tempo.
- Moderna instrumentoscienco okupiĝas pri instrumentoj kaj parte ankaŭ pri ludmanieroj, kiuj ekestis nur dum la lastaj cent jaroj.
- Teknika instrumentoscienco ampleksas la teknikan esploron de muzikiloj, do strukturo kaj la sonecoj rezultaj el tio.
La scienco pri la enmetado de instrumentoj en komponaĵojn kaj aranĝaĵojn (instrumentado) oni nomas instrumentadoscienco.