Inuvik | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 137 (2021) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 68° 22′ N, 133° 44′ U (mapo)68.361666666667-133.73055555556Koordinatoj: 68° 22′ N, 133° 44′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Inuvik [+] | |||
Inuvik (loko de homo) estas urbo en la Nordokcidentaj Teritorioj de Kanado kaj la administracia centro por la Inuvika Regiono.
La loĝantaro laŭ la censo de 2011 estis de 3 484 personoj,[1] kun malpliiĝo de 0,6 % el la censo de 2006. La du antaŭaj censaj kalkuloj montras grandajn fluktuojn pro ekonomiaj kondiĉoj: 2 894 en 2001 kaj 3 296 en 1996.[2][3] En 2012 la registaro de la Nordokcidentaj Teritorioj informis ke la loĝantaro estis 3,321 kun averaĝa jarkresko de 0,2 % el 2001.[4]