Iriomote (西表島 Iriomote-jima; jaejame: Irimutī Okinave: Iriumuti) estas la plej granda insulo el la Jaejamoj kaj la dua plej granda el la Gubernio Okinavo post Okinava Insulo mem.
La insulo havas areon de 289 km². La totala populacio estas malpli de 2,000, kaj infrastrukturo estas nur ununura marborda ŝoseo konektanta la domarojn de la norda kaj orienta bordoj. La insulo ne havas flughavenon kaj plej vizitantoj — ĉirkaŭ 150,000 en 2003— alvenas el Iŝigaki per pramo. Administre la insulo apartenas al Taketomi, Gubernio Okinavo, Japanio.