La irisrekono aŭ iris-rekono, irisa identigo, irisa rekono estas metodo de biometriko por aŭtentigo aŭ identigo de homoj. Tiucele, specialaj kamerao-bildoj estas prenitaj de la iriso de la okulo, kaj la karakterizaj trajtoj de la respektiva iriso estas identigitaj per algoritmaj proceduroj, konvertitaj en aron de nombraj valoroj (trajta vektoro, "ŝablono") kaj uzataj por rekono per enklasiga algoritmo, kiel konservita neŭrala reto, resp. komparata kun unu aŭ pluraj jam konservitaj ŝablonoj.