Ithkuil (propralingve Iţkuîl, esperante prononciĝas kiel Itkuilo) estas apriora lingvo kreita de John Quijada ekde 1978 kaj eldonita en 2004. Ĝi celas eviti ambiguecon en homa komunikado kaj maksimumigi koncizecon. La prononco kaj la gramatiko estas ege malsimplaj kaj ĝi ankaŭ havas propran fantazian alfabeton nomatan Içtaîl kun latina transskribo.
Estas 3600 bazaj radikoj el kiuj oni derivacias aliajn vortojn per logiko. Ekzemple, el radiko köl (diri) oni derivacias: köloikt (diri sekreton), kölqû (preĝi), kölëpt (mensogi), kölnâ (persvadulo), ktp.
La aŭtoro mem ne kapablas paroli la lingvon flue, sed pluraj homoj en Ukrainio kaj Rusio esprimis al li intencon lerni ĝin.[mankas fonto]