Izotiocianatoj aŭ R-N=C=S estas kemiaj organikaj kombinaĵoj formitaj per anstataŭado de la oksigenatomo en la izocianata grupo per sulfuratomo. Multaj naturaj izotiocianataj derivaĵoj el plantoj estas produktitaj per enzima konvertado de metabolaĵoj nomataj glukozinolatoj.
Ĉi tiuj naturaj izotiocianatoj, tiaj kiaj alila izotiocianato, estas ankaŭ konataj kiel mustardoleoj. La artefarita izotiocianato, fenila izotiocianato, estas uzatas por determini la sekvantecon de aminoacidoj en la Degradigo de Erdmann.[1]
Kruciferaj legomoj, kiel ekzemple ĉinia brasiko, brokolo, blanka brasiko, florbrasiko, krispa brasiko, kaj aliaj, estas riĉaj fontoj de glukozinolato antaŭaĵoj de izotiocianatoj. Kvankam ekzistas iu baza esplorado pri kiel isotiocianatoj povas ekzerci biologiajn efikojn en vivo, ekzistas neniu altkvalita evidenteco ĝis nun por ĝia efikeco kontraŭ homaj malsanoj.
Saloj kaj esteroj de la izotiocianata acido estas konataj kiel izotiocianatoj. Izotiocianatoj estas ĝenerale prepareblaj per reakcio inter primara amino (ekzemple: anilino) kaj karbona dusulfido en akva solvaĵo de amoniako. Ĉi kombinaĵo rezultas en precipitigo de iu solida amonia dutiokarbamato, kiu, traktita kun plumba (II) nitrato rezultas en la koresponda izotiocianato.