Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Jommeke

Jommeke
bildostrio • bildliteraturo serio
Aŭtoroj
Aŭtoro Jef Nys
Lingvoj
Lingvo nederlanda lingvo
Eldonado
Eldondato 1953
vdr

Jommeke estas bildstrio desegnita de la flandro Jef Nys. La bildstrian serion eldonas eldonejo Het Volk ekde 1959.

La bildstrio ekestis jam en la jaro 1955 en la semajna revuo Kerk en Leven. Nur kvar jarojn poste kreiĝis la unua vera bildstria albumo: De Jacht op een Voetbal. Ekde 1979 la rakontoj aperas kvarkolore.

Plenkreskaj legantoj taksas la bildstrion simpla. Pluraj legantoj ankaŭ konsideras la bildstrion seksisma. Marie, la panjo de Jommeke, ekzemple nur kuiras, purigas kaj servas sian edzon. Ankaŭ la ĝemeloj Annemie kaj Rozemie havas stereotipajn rolojn.

Jommeke mem estas 11-jaraĝa knabo kiu kune kun sia papago Flip, sia amiko Filiberke kaj ties hundo Pekkie spertas frenezajn aventurojn. Aliaj personoj en la bildstrio estas profesoro Gobelijn, la ĝemeloj Annemie kaj Rozemie kun ilia semieto Choco, la fiulo Anatool, la vagabondoj Kwak kaj Boemel, patro Theofiel, panjo Marie, ktp.

Jommeke celas junan publikon. La tekstoj en la pasinteco ĉiam estis skribitaj en flandra dialekto. Oni ekzemple konsekvence uzis ge anstataŭ je. Nuntempe oni tion ne plu faras; la uzata lingvo esta la norma nederlanda.


Previous Page Next Page






Jommeke German Jommeke English Gil et Jo French Jommeke (stripreeks) Dutch Йоммеке (комикс) Russian Peter och Alexander Swedish Jommeke (binde d' imådjes) WA

Responsive image

Responsive image