Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Joselito

Joselito
Persona informo
Joselito
Naskiĝo 11-an de februaro 1943 (1943-02-11) (81-jaraĝa)
en Beas de Segura
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo aktoro
muzikisto
kantisto
infana aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1950– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Jiménez Fernández, plej konata kiel "Joselito" [ĥoseLIto] (Beas de Segura, Jaén, 11-a de februaro de 1943), estas kantanto kaj aktoro hispana, kiu atingis sukceson kiel mirinfano laŭ kromnomoj kiel "El niño ruiseñor" (la najtingala infano), "El niño de la voz de oro" (la infano de la ora voĉo) kaj "El pequeño ruiseñor" (la najtingaleto).

Li estis la sepa kaj lasta filo de Baldomero Jiménez kaj Petra Fernández. Aktuale li vivas kaj loĝas tute aparte el la arta mondo en Utiel (Valencio) post suferi problemojn pro alkoholismo kaj drogoj, parte pro la frua apartigo de la spektakla etoso. Fakte li estis perdinta (logike pro aĝo) la delikatan infanaĝan voĉon jodlecan per kiu li kantis popolajn kantojn iom flamenkece.

Laŭ kelkaj fontoj oni citas 1947 kiel jaro de lia nasko pro la aspekto kiu prezentis en sia unua filmo, El pequeño ruiseñor (la najtingaleto, 1956), pli propra de knabo de naŭ jaroj ol de dektri. Fakte lia kresko estis suferinta rimarkindan prokraston kaj la kinstudioj kiuj produktoris siajn filmojn volis aperigi lin kiel pli juna knabo ol li fakte estis.[1]

La plej famaj filmoj, nome El pequeño ruiseñor (1956), Saeta del ruiseñor (1957) kaj El ruiseñor de las cumbres (1958) estis reĝisorita de Antonio del Amo.

  1. Entrevista donde Joselito afirma esta afirmación

Previous Page Next Page