Kaakamojoki | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Fluo | |
Fonto | 66°07'08"N 24°13'30"E (lago Kaakamojärvi aŭ Kaakamajärvi) |
Enfluejo | 65°46'25"N 24°26'10"E (apud Kemi en la nordan botnian golfon) |
Geografio | |
Landoj | Finnlando |
Regionoj | Finna Laponio |
Kaakamojoki aŭ Kaakamajoki (rivero Kaakamo aŭ Kaakama) estas rivero en norda Finnlando en la komunumoj Keminmaa kaj Tornio. Ĝi situas en la Laponia provinco de Finnlando, do en finna Laponio, kaj fluas iom pli okcidente ol la rivero Kemi. En la rivero estis la okcidenta limo de Finnlando, kiam Finnlando ĝis la jaro 1809 apartenis al Svedio - fakte jam ekde 1374 ĝi estis la limo inter la kristana (ĉef)diocezo Upsalo okcidente kaj la diocezo Turku respektive Åbo oriente, kaj la limo plu daŭris kiam ambaŭ diocezoj en 1527 iĝis luteranaj. La rivero fluas el la lago Kaakamojärvi (aŭ lago Kaakamajärvi) iom orienten kaj ĉefe suden al la maro: apud Kemi ĝi fluas en la nordan botnian golfon. En Kaakamojoki estas rapidfluoj kiel Kuusimaankoski, Ylijoenkoski, Kalkkikoski kaj Juvankoski. La akvo de Kaakamojoki estas huma. Tion kaŭzas la fakto, ke grandparte la akvo fluas el marĉoj.