Sankta | |||||
Kadoko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 497 aŭ 522 en Kimrio | ||||
Morto | 580 en Benevento laŭ iuj legendoj | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Kimrio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gwynllyw (en) vd | ||||
Patrino | Gwladys vd | ||||
Gefratoj | Cynidr (en) , Maches kaj Bugi (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monaĥo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Festotago | 21-a de septembro | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kadoko - en la kimra Cattwg aŭ Catwg, tradicie Catwg Ddoeth, "Kadoko la saĝa", en la bretona Cado(u), Cadoc, Catuod, Catoc, Cadoan, Cazout, krome Kado, Kadog, Cadoc, Catoc, Catuod, latine Cadochus kaj Cadocus - estas legenda kristana sanktulo, festata la 21-an de septembro. Li naskiĝis ĉirkaŭ 522 (laŭ iuj fontoj jam en 497) en la regionoj Glamorgan, Monmouthshire aŭ Powys de Kimrio, kaj mortis laŭ iuj legendoj murdita en sia katedralo de la barbaroj - aliaj legendoj lokigas lian morton en Benevento. Pli certas ke parton de sia vivo li vivis ekster Kimrio en Bretonio, kie insulo estas nomata laŭ li kaj la nomoj de proksimume tridek loĝlokoj aludas al li.