Kairno (de la skotgaele: ŝtona monumento) aŭ esperantigite kairno estas speciala artefarita monteto en la Unuiĝinta Reĝlando, Irlando kaj Francujo el rompŝtonoj aŭ rulŝtonaĵo kun kameroj. Ĝi estis konstruita dum la ŝtonepoko. La ofte rondaj montetoj estas ĉirkaŭita de ŝtoncirklo (ringkairno) el megalitoj, sekmasonaĵo aŭ (intertempe forputriĝintaj) lignaj palisoj. Ekzistas ankaŭ kompleksaj formoj kiel la kairnoj de Camster aŭ treudd kaj tri-radia kairno. Ekzistas kairnoj kiel en Heapstown, Knocknarea aŭ Kesh Corran ĉe kiuj estas ne klare, kiaj megalitaj instalaĵoj ili estis.