Kampefiloj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Campephilus Gray, 1840 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Kampefiloj aŭ Campephilus estas genro de grandaj amerikaj pegoj, tio estas birdoj de la familio de Pegedoj.
Tiu ĉi genro estis kreita de George Robert Gray, kiu sugestis preni Campephilus principalis kiel la tipon por la genro. La nomo Campephilus signifas "larvemo" – aludo al la dieto de tiuj birdoj, multaj el kiuj manĝas larvojn el lignoborantaj skaraboj. Kontraŭ populara opinio, ties plej proksimaj parencoj ne estas la grandaj nigraj pegoj Dryocopus: anstataŭe, ili estas rilataj al la fajrdorsuloj de la genro Chrysocolaptes el Sudorienta Azio (Benz et al., 2006).
La komunaj nomoj de eburbeka kampefilo, eburbeka pego aŭ eburbekulo estas foje uzataj por membroj de tiu ĉi genro, kvankam pli ĝuste estu uzataj specife por la specio Campephilus principalis.