Kampspirito

Kampspirito. La bildo de Goria ML

Kampspirito (ruse полевик, полевой) en slava mitologio estas dajmono, rilatanta al agrikulturo kaj kreskigado de greno. Kampspiritoj ofte aspektas kiel malgrandaj kaj malbelaj homoj. Ili loĝas en grenaj kampoj kaj povas kaŭzi sunfrapon al rikoltantoj dum la rikoltado. Ordinare ili aperas tagmeze. Kampspiritoj gardas grenajn kampojn kontraŭ malfeliĉo.[1]

  1. ruse Славянская мифология (энциклопедический словарь). — М.: Международные отношения, 2002. Стр. 376-377.

Kampspirito

Dodaje.pl - Ogłoszenia lokalne