Karankavoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Karankavoj (angle Karankawa) estas malaperinta indiana tribo de Nord-Ameriko, alikonita en sia triba lingvo kiel la Auia. Ili ludis gravan rolon por la frua historio de Teksaso.
"Karankava" iĝis populara vorto por difini grupon da indianaj triboj kun la samaj dialekto kaj kulturo. Inter ili menciendas la Capoques (Coaques, Cocos), Kohanis, Kopanes (Copanes), kaj Karankawa propre. Ili loĝis laŭlonge de la Meksika Golfo en Teksaso, el Galveston Bay ĝis la hodiaŭaj urbareoj de Houston kaj Corpus Christi.