Karkkila (jen finne, svede Högfors) estas urbo de Finnlando, en la provinco Uusimaa. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 8 581 loĝantoj sur areo de 242 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 35 loĝantoj/km². Ĝia najbaroj estas la komunumoj Loppi, Nummi-Pusula, Tammela kaj Vihti. Antaŭe la teritorio estis parto de Pyhäjärvi Ul. En la jaro 1932 tio fariĝis kampurbo kaj apartiĝis el Pyhäjärvi Ul. En 1969 Pyhäjärvi Ul fariĝis parto de Karkkila, kio fariĝis urbo en 1977. En 1990-aj jaroj la ekonomio de Karkkila draste malboniĝis. Pro tio la parlamento de Finnlando Eduskunta faris leĝon Lex Karkkila.