La katakrezo[1] estas vortfiguro, kies uzo iĝis tiel ofta, ke la origine propra senco estas preskaŭ nesentebla. Katakrezo estas parto de la procezo de leksikiĝo: sufiĉe ofta katakreza senco ofte menciiĝas en vortaro, kiel unu el pluraj sencoj de vorto.