Katekino | ||
Plata kemia strukturo de la Katekino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Katekino | ||
Katekino estas senkolora solidaĵo trovata en plantoj de la familio de la Acacia catechu | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 7295-85-4 | |
ChemSpider kodo | 8711 | |
PubChem-kodo | 9064 | |
Merck Index | 15,1902 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora solidaĵo | |
Molmaso | 290,271 g·mol−1 | |
Denseco | 1,593g cm−3 | |
Fandpunkto | 175 °C−176 °C[1] | |
Bolpunkto | 630,4 °C[2] | |
Refrakta indico | 1,741 | |
Ekflama temperaturo | 335 °C | |
Acideco (pKa) | 9,54[3] | |
Solvebleco | Akvo:Nesolvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | 1084 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[4] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Katekino aŭ C15H14O6 estas organika fitokemiaĵo kun fenolaj proprecoj tre abunda en teoj, kakaoj kaj rubusoj, al kiuj oni atribuas potencajn antioksidivajn kaj antiinflamajn aktivecojn. Katekinoj influas sur la molekulajn mekanismojn implikitajn en la angiogenaj procezoj, regulado de ĉelmorto kaj drogorezisto en kanceroj kaj rilataj malsanoj.
Pozitiva korelacio inter konsumo de verda teo kaj kardiovaskula sano pro diversaj agadoj tiaj kiaj antioksidivaj, antihipertensaj, kontraŭinflamaj, antiproliferaj kaj anti-hiperlipidemiaj, ktp, estas bone establita surbaze de epidemiologiaj kaj eksperimentaj studoj. Klinikaj raportoj elmontris la bonfarajn efikojn de la katekino dank'al ĝia antioksidigaj proprecoj.