Kilajoarbo | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Quillaja saponaria Molina | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Kilajoarbo, Quillaja saponaria, estas ĉiamverda arbo en la familio de Kilajacoj, indiĝena de mezvarma centra Ĉilio. En Ĉilio ĝi ekzistas de 32 ĝis 40° en Suda Latitudo proksimume. Populacioj troviĝas eĉ je 2000 m (6500 futoj) super marnivelo. Ĝi povas kreski ĝis 15–20 m (50-65 futoj) de alteco. La arbo havas dikan, malhelan ŝelon; estas glataj, ledecaj, brilaj, ovalaj ĉiamverdaj folioj longaj 3–5 cm; blankaj stelformaj floroj 15 mm en diametro portataj en densaj korimboj; kaj seka frukto kun kvin folikloj enhavantaj po 10–20 semojn.