Kinobiblioteko aŭ Kinoteko (franca : Cinémathèque) estas arkiva instituto kiu konservas filmojn [1][2]. La kinobiblioteko ofte okazigas kulturajn agadojn ligitajn al filmoj kiel ekzemple projekcioj, prelegoj kaj filmfestivaloj.
Krom la konservado de maloftaj filmoj, kinotekoj montras maloftajn filmojn, la projekcioj okazas je rabatita prezo, kaj ili ankaŭ servas kiel scenejo por novaj kreintoj.
La origino de la franca termino "Cinémathèque" estas la kombinaĵo de la vortoj "Cinéma" - kino en la franca, kaj la greka vorto greke θηκη, thêkê - signifante skatolo, same kiel la franca (latina) vorto bibliothèque - biblioteko (el la greka bibliothêkê).