Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Koatlikue

Koatlikue
diino
Informoj
Sekso ina
Gefratoj Chimalma • Xochitlicue
Infanoj Huicilopoĉtli • Coyolxauhqui
vdr

KoatlikueCoatlicue, el (naŭatla) Koatlikue [|koːaːˈtɬíːkʷe] cōātlicuē, kiu havas serpentaj jupon, el cōātl, serpento; ī-, ŝia; cuē(itl), jupo; -eh, kiu havas, en la azteka mitologio estas la diino de la fekundeco, patronino de la vivo kaj de la morto, gvidistino de la renesanco, la patrino naskanta de Huitzilopochtli, tiu diino ricevis ankaŭ la nomojn Tonāntzin 'nia (to-) patrino (nān-) venerata (-tzin) kaj Teteōīnān 'patrino (nān-) de la diinoj (teteō-)', kaj ŝi estis venerata tiel kiel la patrino de los dioj. Inter aliaj atributoj, ŝi estis reprezentata kiel virino vestanta jupon el serpentoj. Ŝi havas falintajn mamojn, kiuj simbolas la fekundecon kaj kolringon el manoj kaj homaj koroj kiuj estis elŝiritaj el la viktimoj de ŝiaj hombuĉadoj. Lia edzo estis Mixcoatl.

Koatlikue, Museo Nacional de Antropología de México.

Koatlikue, patrina diino, estas klara ekzemplo de la dueco sur kiu la antaŭkolumba kosmogonio ŝajne baziĝas, nome la esenca rilato inter vivo kaj morto, nome du flankoj de la sama koncepto. La reprezento plej konata de Koatlikue kiu aperas en la supra bildo, troviĝas en la Nacia Muzeo de Antropologio de Meksikurbo. Ŝi montriĝas kun la karaktera serpentojupo, sed tamen videblas serpentoj tra la tuta monumento eĉ anstataŭante partojn de la anatomio. La kapo estas anstataŭata pere de du serpentoj kiuj troviĝas, simbolo de la dueco kiu kreante sin komencigis la tutan universon; alia referenco estas la maskitaj artikoj (kun vizaĝoj). En la bazo, ekster la vidkapablo de la vizitanto estas Tlaltekuhtli, subtenante du kraniojn en la plandoj de la kalkanoj de la diino.


Previous Page Next Page






كوتليكو Arabic Coatlicue Catalan Coatlicue Czech Coatlicue German Κοατλίκουε Greek Cōātlīcue English Coatlicue Spanish Coatlicue EU کواتلیکوئه FA Coatlicue Finnish

Responsive image

Responsive image