Konfliktoteorioj estas perspektivoj en sociologio kaj socia psikologio kiuj emfazas la socian, politikan, aŭ materialan malegalecon de socia grupo, kiu kritikas amplekse la soci-politikan sistemon, aŭ ke aliokaze malvaloriĝas (apartiĝas) el la struktura funkciismo kaj el la ideologia konservismo. Konfliktoteorioj altiras atenton al povaj diferencoj, kiaj klaskonflikto, kaj ĝenerale kontrastigas historie dominantajn ideologiojn. Temas pri altnivela analizo de socio. Karl Marx estas la patro de la teorio de la socia konflikto, kiu estas komponanto de la 4 paradigmoj de la sociologio. Kelkaj konfliktoteorioj klopodas klarigi la ideologiajn aspektojn de la tradicia pensaro (sciaro). Dum multaj el tiuj perspektivoj tenas paralelojn, konfliktoteorio ne referencas al unuigita pensarskolo, kaj ne estu konfuzata kun, por ekzemplo, studoj pri paco kaj konflikto, aŭ kun ajna alia specifa teorio pri socia konflikto.
La ĉefaj teorioj apartenantaj al la konfliktoteorio inkludas marksismon kaj novmarksismon, aspektojn de la instruado de Max Weber kaj la postmodernismo kaj postkoloniismo.
Inter la komunaj supozoj kaj konfliktaj aliroj troveblas:
Konkurado pri rimedoj, kiuj mankas (mono, libertempo, geedzoj, ktp.) estas la bazo de ĉiuj sociaj rilatoj. Konkurado, ne interkonsento, estas la markostampo de homaj rilatoj.
Malegaleco en potenco kaj rekompencoj estas konstruita en ĉiuj sociaj strukturoj. Individuoj kaj grupoj, kiuj profitas el aparta strukturo, klopodos konservi ĝin.
Ŝanĝo okazas kiel rezulto de konflikto inter konfliktantaj interesoj, kaj ne per adapto. Ofte, ŝanĝo estas subita kaj revolucia, prefere ol laŭgrada.