En arkitekturo konzolo estas struktura peco el ŝtono, ligno aŭ metalo elstaranta de muro por porti supran pezon, specon de krampo.[1] Konzolo estas solida peco el materialo en la muro, dum apogkonzolo estas peco aplikita al la strukturo. La tekniko de konzolo, el kiuj vicoj profunde metitaj ene de muro eltenas elstaran muron aŭ parapeton, estis uzita ekde Neolitaj tempoj. Ĝi estas ofta en Mezepoka arkitekturo kaj en la skota baronia stilo same kiel en la Klasika arkitektura vortprovizo, kiel ekzemple la modiliono de korinta kornico kaj en antikva ĉina arkitekturo.
Laŭ Francisko Azorín konzolo estas elstarebla subportilo fiksita al muro. Ornama meblo metita ĉe muro por subporti vazon, statuon, k.c.[2] Li indikas etimologion el la latina cum + solidus (kun formigo). Kaj li aldonas la terminon renversita konzolo.[3]