Homa korpoformo estas kompleksa fenomeno kun precizaj detaloj kaj funkcioj. La ĝenerala formo aŭ figuro de persono estas influita ĉefe de la skeleta strukturo, la muskoloj kaj graso.[1] Skeleta strukturo kreskas kaj modifiĝas nur ĝis kiam homo adultiĝas kaj restas kvazaŭ sama dum la cetero de la vivo.[2]
Dum pubereco diferenciĝo de la vira kaj virina korpoj okazas reproduktcele. Ĉe plenkreskuloj la muskola maso ŝanĝiĝas laŭ trejniĝo kaj grasodistribuo povas ŝanĝiĝi pro hormonaj ŝanĝiĝoj. Heredo havas gravan rolon en la evoluo de korpoformo.
Korpoformo influas korpopozicion kaj irmanieron kaj havas gravan rolon por fizika allogo.[3]