Korsholm (jen svede, finne Mustasaari) estas komunumo en la provinco Ostrobotnio de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ estis parto de la gubernio Okcidenta Finnlando. Ĝi situas apud urbo Vaasa, parte sur la kontinenta parto de Finnlando, sed kovras ankaŭ plurajn apudmarbordajn insulojn. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 19 763 loĝantoj sur areo de 849 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 23 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Malax, Laihia, Vaasa, Vörå kaj Umeå. Nuntempe 72% el loĝantoj estas svedlingvaj kaj 28% finnlingvaj. En la 1970-aj jaroj la apudaj najbaraj komunumoj en insularo kiel Replot estis ligitaj al Korsholm. En la 2010-aj jaroj estis planoj ligi la komunumon Korsholm al Vaasa. Iuj svedlingvanoj malapogis la planon, ĉar ĝi kaŭzus, ke Korsholm apartenus al komunumo, kie la plimulto estas finnlingva. La finn-sveda aktivulino Ida Asplund faris kaj publikigis en la retejo Jutubo muzikan videon, kiu malapogas la planon.