Kotava (Kotava) | ||
konstruita lingvo • internacia planlingvo | ||
---|---|---|
Parolata en | Francio, Afriko, Kanado, Hispanio, Polinesio ktp. | |
Denaskaj parolantoj | 0 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | 40-50 | |
Skribo | latina alfabeto | |
![]() | ||
Reguligita de | Kotava Avaneda | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-3 | avk | |
Glottolog | kota1280 | |
Angla nomo | Kotava | |
Franca nomo | kotava | |
Vikipedio | ||
La kotava estas helplingvo kreita en 1978, kun reformoj en 1988, 1993, kaj 2008 de Staren Fetcey kiu baziĝas sur la principo de kultura neŭtraleco. La nomo signifas "la lingvo de unu kaj ĉiuj", kaj la uzantoj de la kotava adoptis la sloganon "projekto humanisma, universala, utopia kaj realisma". Ĝi estas apriora lingvo kaj uzas 24 literojn de latina alfabeto. Oni diras ke 40 homoj tra la mondo komprenas la lingvon, ĉefe en landoj kie oni parolas la francan kaj la plej multaj lernomaterialoj por ĝi estas en la franca. La kreinto ne vaste publikigis la lingvon ĝis 2005.[1]