Our website is made possible by displaying online advertisements to our visitors.
Please consider supporting us by disabling your ad blocker.

Responsive image


Kropswolde

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kropswolde (stacidomo).
Koordinatoj: 53° 08′ 45″ N 06° 43′ 23″ O / 53.14583 °N, 6.72306 °O / 53.14583; 6.72306 (mapo)
Kropswolde
vilaĝo
Oficiala nomo: Kropswolde
Ŝtato Nederlando Nederlando
Situo Kropswolde
 - koordinatoj 53° 08′ 45″ N 06° 43′ 23″ O / 53.14583 °N, 6.72306 °O / 53.14583; 6.72306 (mapo)
Loĝantaro 1 749 (2007)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 9606
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Kropswolde

Kropswolde estas torfeja vilaĝo en la municipo Midden-Groningen en la provinco Groningen ĉe la Zuidlaardermeer (lago de Zuidlaren).

La vilaĝnomo estis unuafoje, kun certeco, menciita en ĉarto el la jaro 1249. La monaĥinejo de Essen aŭ Yesse, situante proksime al la vilaĝo Haren havis multajn bienkampojn en la ĉirkaŭaĵo. La monaĥinejo, je propraj kostoj, kulturigis longajn parcelojn el la marĉo oriente de la Lago de Zuidlaren. Kun loĝantoj de Crepeswolde ekestis malkonsento pri tri el tiuj parceloj. Pri ĉi tiu malkonsento troviĝas en la ŝtatarkivo de Groningen kopio de la dato 18-a de oktobro 1249.

Pli frua mencio:

  • en la analoj de Tacito (Lib.IV.73) estis menciita vilao nomata Cruptoricis kiu troviĝas en Nord-Nederlando (ĉerpita el la donacletero de Henriko la 3-a al la Sankt-Martena kirko de Utrecht el la jaro 1040 kaj priskribita de Prof. Ypey kaj Mag. Feith en ilia libro "Oudheden van het Gorecht en Groningen" (Antikvaĵoj de la Gorecht kaj Goningen))
  • historiverkisto Benninga parolas pri bieno apartenante al iu Cruptorix, aliuloj eksplikas la nomon el la malnov-nederlanda kaj saksa 'krop', kun la signifo altaĵo en la pejzaĝo kaj 'wolde' arbaro.

En la 14-a jarcento Kropswolde kune kun Foxhol apartenis al de Vrijheid van Groningen (la libereco de Groningen).

En la 15-a jarcento ĝi estis kolonio de torfofosistoj el la urbo Groningen. Torfo estis transportita al Groningen tra la rivero Hunze. La ŝiptrafiko sur la Hunze estis regata de la Schuitenschuiversgilde (Boatŝova gildo); fondita en 1403 kun la celo transporti torfon el la regiono ĉirkaŭ Kropswolde. Krom la Schuitenschuiversgilde nur loĝantoj de Kropswolde, Wolfsbarge kaj Westerbroek rajtis transporti torfon, kondiĉe ke iliaj ŝipoj havis malpli da kapacito ol tiuj de la gildo.

Ĝis en la 20-a jarcento estis sufiĉe da resttorfejo por elfosi torfon. Post la elfosado de torfo la torflentumo estis antaŭ ĉio uzata por agrokulturo.

En 1798 dum la tempo de la Batava Respubliko Kropswolde estis klasifikita kiel paroĥo kune kun Lula kaj Windeweer.

La kvartalo Meerwijck situas en Kropswolde kaj konsistas el domoj sur duoninsuloj en la Zuidlaardermeer.


Previous Page Next Page






Kropswolde CEB Kropswolde English کروپسولده FA Kropswolde French Kropswolde FY Kropswolde (dorp) Dutch Kropswolde Polish Кропсволде Ukrainian Kropswolde VO Kropswolde (chng) ZH-MIN-NAN

Responsive image

Responsive image