Kujubio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pipile cujubi (Pelzeln, 1858) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Blankahartufa jakutingo aŭ Kujubio (Pipile cujubi) estas sudamerika kokoforma birdo de la familio Kracedoj, kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko, kaj de ties genro Pipilo. Tre simila al la Blankakrona jakutingo, la Kujubio distingiĝas de la Blankakrona jakutingo je ĝia hartufo malpli longa. Malgraŭ la simileco inter la du specioj, la Kujubio loĝas en la amazona arbaro de Brazilo kaj orienta Bolivio, dum la Blankakrona jakutingo loĝas en la atlantika arbaro.
La natura habitato de tiu specio estas subtropikaj aŭ tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.
Ĉefa trajta karaktero estas la ruĝa gorĝo kio estas tialo de alternativa komuna nomo kaj blanka kresta komuna en kelkaj samfamilianoj, kio ankaŭ estas tialo por komuna nomo. La latina scienca nomo cujubi [kujubI] estas evidenta onomatopeo de la birda voĉo.